-

@ aŭtunido
2025-02-24 20:27:23
Mi pensis, ke mia teamo bonas kontraŭ tiu Clay ulo kaj liaj grundaj pokemonoj kaj ke la kvina gimnazio estos facila. Mi malpravis. 😃
Nu, komence ĝi ja estis facila, sed poste venis tiu Ekskadrilo, tro rapida, forta kaj kun diversaj efikaj atakoj. Mi devis oferi ĉion por doni al Sunkoro ŝancon uzi ŝian Petaldancon.
Feroca eta sunfloro ŝi estas, Sunkoro 🌻
Mi kaptis ŝin kiel etetan 2-nivelan sunkernon, kaj vidu en kia aminda monstro ŝi fariĝis!
https://cdn.masto.host/esperanto/media_attachments/files/114/060/669/078/565/039/original/e5ecb1c2563470ec.jpg